15Mpedia:About/eo
De 15Mpedia
Translations: | Aragonés · العربية · Asturianu · Català · Deutsch · Ελληνικά · English · Español · Euskara · Estremeñu · Français · Galego · Italiano · Português · Pусский · Türkçe |
---|
15Mpedia estas libera enciklopedio pri la 15M movado, kiu estas parto de la projekto 15M.cc. Ĝia regularo similas al tiu de Vikipedio:
- 15Mpedia estas enciklopedio.
- 15Mpedia celas «neŭtralan vidpunkton». Tio signifas havi informojn de diversaj vidpunktoj, prezenti ĉiun vidpunkton precize, doni kuntekston al la artikoloj por ke legantoj povu kompreni ĉiujn vidpunktojn, kaj prezenti neniun vidpunkton kiel la «veran» aŭ «plej bonan». Tio implicas citadon de aŭtoritataj informfontoj kiuj povas esti iam ajn kontrolitaj, speciale kiam temas pri disputigaj temoj.
- 15Mpedia estas liber-enhava enciklopedio. Ĉiuj enhavoj de ĉi tiu enciklopedio haveblas sub la licenco Creative Commons Attribution-Share Alike (CC-BY-SA).
- 15Mpedia sekvas regulojn de etiketo. Respektu viajn kunulojn en 15MPedia eĉ kiam vi malkonsentas kun ilia vidpunkto. Estu ĝentila. Evitu personajn atakojn kaj troĝeneraligojn. Restu trankvila kiam aferoj varmiĝas.
- 15Mpedia ne havas striktajn regulojn krom la kvin ĝeneralaj principoj menciitaj en ĉi tiu paĝo. Estu kuraĝa kiam vi kreas, movas, aŭ modifas artikolojn.
Por pli bone kompreni la regularon, vi povas legi «Kio 15MPedia ne estas».